![]() |
|
|
|
INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo & esperantismo | amikoj| ligoj | Skoltismo estas grava afero en mia vivo.
Ĉio
komencis kiam amiko havis la malbonan ideon, inviti min partopreni
en la Lupida Svarmo " Pola Stelo" el la Skolta Grupo "Suda
Kruco" en mia lernejo Instituto San Martín de Curicó, kiu
apartenas al la katolika kongragacio Malgrandaj Fratoj de la Lernejoj. En la jaro 1974 mi jam komencis partopreni en la Trupo de la sama Skolta Grupo, kaj partoprenis mian unuan naci-nivelan skoltan renkontiĝon, en Pangal (Sexta Región); tiam mi ne multe ŝatis la Trupon, sed jam post kelkajn monatojn kaj ekskursoj la afero iĝis pli konforta. Dum 1974 okazis gravaj aferoj en la Skolta kaj Skoltina Movado en Ĉilio: La Movado por la Skolta Unuiĝo. Unue unuiĝis la laika skolta movado kaj la katolika skolta movado en SCOUTS DE CHILE, kaj samtempe unuiĝis la skoltinoj el la laikaj kaj katolikaj movadoj en GUIAS DE CHILE. Poste ambaŭ asocioj kunigis en GUIAS Y SCOUTS DE CHILE. En unu jaro mi devis uzi tri malsamajn uniformojn, ĉar mia Grupo apartenis al la Katolika Skolta Federacio ( kies uniformo estis bluaj pantalonoj kaj helblua ĉemizo). Poste ni uzis la helbluan ĉemizon kun ĝinzoj, kaj poste griza ĉemizo kaj ĝinzoj! Ankaŭ la kristanaj simboloj malaperis tiam ĉar por la laikuloj estis malfacilaĵo. La laika movado ĉefe estis frankmasonoj kaj tre konservemaj personoj
Tiam mi malkovris Esperanton kaj radioamatorismo. Post la Trupo mi partoprenis en la Rovera Bando "Antares" , ĝis kiam en la jaro 1978 mi devis -devige- estri ĝin ĉar la Roverestro ne povis iri al la Somera Tendaro... tiel mi komencis kiel skoltestro; sed post la tendaro mi devis plu labori en la Svarmo ĉar la Rovera Bando ĉesis ekzisti plu pro manko da estroj. En la Jaro 1981 ĝis 1983 mi devis forlasi
la movadon pro la Universitataj studoj, sed de tempo-al-tempo mi vizitis
la grupon. Ĝis nun
mi partroprenis en pluraj internaciaj skoltaj renkontiĝoj
: Du Rover Moot, 4 skoltaj ĵamboreoj,
kaj 3 lupidaj naciaj renkontiĝoj;
sed la plej grava estis certe la 19º Skolta Monda Ĵamboreo. Nuntempe mi havas la Gilwell-insignon en la Rovera Branĉo. Kiel estro - kaj krom la jam menciitaj postenoj- mi estis Administra Distrikta Help-Komisaro, Distrikta Komisaro, kaj nun Trejniga Help-komisaro; je nacia nivelo mi estis membro de la Nacia Rovera Komisiono kaj Regiona Skoltestro. Kiel trejnisto mi preskaŭ havas ĉiujn eblajn kursojn. Mi vere ŝatas trejnigi novajn skoltestrojn!!!! Post preskaŭ 25 jaroj da skoltado, ĉio ŝuldiĝas al miaj gepatroj, kiuj vidante mian malkonstantecon en miaj hobioj kaj okupitecoj, postulis ke mi surskribu paperon kiu diris ke mi ne forlasos skoltismon.... kaj do.... mi tion ne faris ĝis nun...
INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo & esperantismo | amikoj| ligoj | |
||||||||
|
|