|
En tiu ĉi
paĝo
mi kunigis miajn aliajn agadojn ekster miaj laboroj kiel advokato
kaj profesoro. Eble ili ne estos tre gravaj kaj eltiraj kiel
salti en benĝio
aŭ
parapento, se ili ja plaĉas
al mi.
Do, miaj kromaj interesiĝoj estas:
Filatelio
Filatelio ĉiam
plaĉis
al mi, ĉefe
serioj pri bestoj, skoltismo kaj esperanto, kaj ankaŭ
birdoj. Mi havas kelkajn albumojn, sed verdire ne havas sufiĉe
da tempo por ordigi la tutan aferon.
La
taroto kaj la astrologio
Taroto kaj astrologio, precipe estas intereso pro la religiaj
malpermesoj. Jes, konigi ĉion
kio estas sekreta igis tre eltira afero por mi. Nu, kiam
junulo mi legis taroton, kaj ĉio
kion mi diris okazis, do tio timigis min kaj mi ĉesis
tion fari. Tiam mi estis 15 jara. Ekde unu kaj duona jaro mi rekomencis
ĉi
tiun aferon kaj mi klopodas lerni pli, kaj kiel fari astrologian ĉarton.
Mi sukcesis trafi taŭgan
softvaron por konstrui astrologiajn ĉartojn.
La
muziko kaj teatro
Muziko ĉiam
plaĉis
al mi, precipe tiun muzikon kantebla ĉu
en hispana ĉu
en esperanta lingvoj. Ĉefe
mi aŭskultas
romantikan muzikon. Miaj plej ŝatataj
kantistoj estas Chayanne, Shakira, Emmanuel, Soledad aŭ
samtipaj. En esperanto, tre plaĉas
al mi la grupojn "Kajto" kaj "Persone", kaj nun mi faras
ĉion
eblan por aĉeti
ĉiujn
iliajn KD-ojn. Mi ankaŭ
ŝatas kelkajn angl- lingvajm grupojn kaj kantistojn kiel
Gloria Stefan kaj la jam ne plu ekzistantaj grupoj The
Carpenters kaj Simon & Gurfunkel.
Nu, pri teatro, mi ja ŝatas
ĝin,
kaj laŭeble
klopodas ĉeestis
teatraĵoj.
En Kuriko' tio ne okazas ofte ĉar
ĉi
tie ne ekzistas teatraj trupoj. Dum miaj gimnaziaj jaroj,
mi partoprenis en kelkaj teatraĵoj
kiel "La Violinisto sur la Tegmento", "La venonta Diluvo" kaj "
Mia Rompita Kristo"; la du unuaj estas muzikaj komedioj.
Tradukado
La arto traduki!! Jes ja, ĝi
estas vera arto!!! Mi preskaŭ
studis tredukadon ĉe
la sama Universitato kie mi studis juron. Se mi ja timis pri la germana
gramatiko, ĉar
lerneje mi neniam studis ĝin
kaj tio eble igos pli malfacilan la tutan studadon.... sed mi studis
do interpretado.... juran! Mi ne dubas ke tio estis bona decido,
ĉar
mi vere rifuzis pri la alian fakon, kiam mi faris tradukon pri la
Kivia frukto el la angla, kaj restis dum pli ol 15 tagoj serĉante
taŭgajn
vortojn, ktp... Do mi elpensis ke tio ne estis eltira por mi, kaj
do....
Sed la viruson pri tradukado jam estis ene de mia menso kaj korpo
kaj de tempo al tempo mi faras tradukojn el la angla, hispana, germana,
franca lingvoj en esperanton kaj reen !!!! Grava praktiko estis tio,
ĉar
dum la 19 Monda Skolta Ĵamboreo
mi estis tre utila homo por klarigi ludojn al la junularo kiu ne parolis
hispanan nek francan nek anglan lingvojn. Kia kaoso estis tio, 189
lingvojn en la sama loko, dum 10 tagoj, kaj ne ĉiuj
parolis bonegan anglan!!!!
Nun mia penas traduki en esperanton ĉiujn
gravajn verkojn de Baden Powell. Kelkaj jam estas pretaj, aliaj
mezplenaj, kaj aliajn mi ankoraŭ
ne komencas. Kelkaj troveblas ĉe
SEL
Fotografio
Fotografio estas hobio, kiun naskiĝis
pro bezono fotadi skoltajn renkontiĝojn
kaj trejniĝajn
kursojn, Ĵamboreojn,
ktp. Lastatempe mi fotadas pejzaĝojn
por pentristoj, kiujn poste pentras en siaj bildoj. Poste kelkaj el
ili videblos ĉe
mia paĝoj
pri fotoj.
Psikologio
Psikologio estas preskaŭ
mia alia profesio! Mi pensas ke mi havas ŝancon iam igi
psikologo. Mi malkovris tion dum mia laborado kun gejunuloj
ene de la skolta movado, kiel trejnisto de skoltestroj kaj profesoro.
Mi klopodas serĉi
interesajn aktivecojn por apliki miajn konojn en tiu
ĉi fako.
La
interreto kaj reta babilado
La reto estis tre altira al mi, kaj ĝi
igis mian ĉefan
endoman hobion. Mi multe bedaŭras
ke kiam mi malkovris ĝin,
la kostoj estis tre altaj, kaj mi ankoraŭ
devas pagi tion --ho ve! kiaj ŝuldoj!!!-
Mi precipe uzas la reton pro e-poŝto,
kaj propagandi esperanton per mia koresponda kurso. Ankaŭ
nun malnovaj esperantistaj geamikoj sukcesis havigi retan aliron
kaj do mia korespondado igis interesan.
Eble ni povus renkontiĝi
en iu babilejo ĉe
Dalnet #esperanto. Miaj kromnomoj estas "knabo" , "strigo" aŭ
"skolto" ; mi ankaŭ
aperas ICQ-e kiam mi elŝutas
mian e-poŝton. Kontaktoj kun vi eblas se vi antaŭe
anoncas vin....skribu min
Mia ICQ numeroj estas 87393554.
|