![]() |
|
|
|
INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo & esperantismo | amikoj| ligoj |
Kiam mi estis 14-jara knabo kaj partoprenis en skolta Grupo Cruz del Sur, mi elektis lertec-insignon pri traduko-interpretisto en la franca - kio estis ja facila ĉar la instruisto pri la franca lingvo estis nia trupestro- mi legis ion pri esperanto. Poste mi vidis intervjuon al la Prezidanto de Ĉilia Esperanto-Asocio, S-ro Iv? M?tig Catal?; mi tuj petis la perkorespondan kurson kaj komencis lerni esperanton tre rapide. Mi subite malkovris ke estis asocio de esperantistaj skoltoj!!! . Mi skribis al la eksa Ĝenerala Sekretario, S-ro J. K. Hammer kaj baldaý mi membriĝis kaj post unu jaro iĝis Nacian Reprezentanton de Skolta Esperanto-LIgo por Ĉilio, kaj Fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio pri skoltismo kaj aliaj fakoj. En 1988a mi igis la redaktoron de la oficiala bulteno de SEL"La Skolta Mondo" kaj ĝis nun reprezentis la ligon en la du plej gravaj skoltaj eventoj okazintaj en Ĉilio: La 6an Tutamerikan Ĵamboreon kaj la 19an Mondan Skoltan Ĵamboreon . Pere de tiu ĉi metio kiel radaktoro de la bulteno, mi povis malkovri la agrablan etoson de la Skolta Frataro kaj kiom granda ĝi estas; la malsamajn manierojn skoltumi, kaj la malsamecoj en la disvolviĝo de la Junulara Programo, ĝiajn malfacilecojn, eventojn, renkontiĝojn kaj tiel plu el la diversaj skolt(in)aj regionoj. Post 5 jara laborado kiel redaktoro, mi igis Ĝeneralan Sekretarion de SEL. Do, mi devas prizorgi la publikajn rilatojn de la Ligo, kaj ĝia sekcia administrado. Du gravaj kaj ne tro malfacilaj aferoj, sed tempoŝtela. La celo estas igi la ligon pri grandan kaj aktivan ĉie tra la mondo. La Ligo havas kelkajn eldonojn por lernigi esperanton al skoltoj, pri la eblecoj de esperanto en internaciaj renkontiĝoj, historio de la Mondaj Ĵamboreoj, ktp. . Vizitu nian ttt-ejon, klakante sur la malsupra bildo!!! INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo & esperantismo | amikoj| ligoj |
27 May 2003 19:27:29 -0300