free web hosting | website hosting | Business Web Hosting | Free Website Submission | shopping cart | php hosting
CE 4 JLK

 

 

INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo &  esperantismo | amikoj| ligoj |

 

Mi alvenis al la radioamatorismo praktike pro heredaĵo, ĉar mia patro -CE4CK- estas tre antikva radioamatoro en Ĉilio ( preskaŭ 46 jaroj) . Pro tio radioj estis kutimaĵo en mia hejmo, kaj antenoj, konjektiloj, ktp abundis en ĝi. 

Mi devas konfesi, ke radiomatorismo estis interesa al mi nur kiam kiel skolto, oni partoprenis en internacia skolta aranĝo nomata Ĵamboreo per la Aero - JOTA- kiu okazas ĉiun trian semajnfinon ĉiuoktobre. Do, mia trupo kaj skolta grupo partoprenadis en tiu ĉi afero, kaj paĉjo vere ne ŝatis amazon da gejunuloj kriante hejme, kaj do, mi devis deĵori kiel "estro" kaj tiel mi eklernis kiel uzi la aparataron.

Enirinte en la Universitaton, kaj bezoninte komunikiĝi kun mia familio, radio estis multe pli malmultekosta ol telefono. DO, jen la solvo kaj 2-metra radioaparato solvis mian problemon pri komunikiĝo. Kaj tiam mi sciis pri la ekzisto de Esperanta-Rondo de Radioamatoroj en Sudameriko, kaj jen mi partoprenis unue kiel "pirato" uzante la voksignon de mia paĉjo - ĉar tiam mi ne rajtis uzi 20 metra bendo-.

Do, finfine januare 1981 mi rajtis uzi mian novican licencon, kaj aprile mi jam estis CE4JLK. Kaj mi atendadis ĉiun semajnfinon la rondon sudamerikan por paroladi en esperanto.

Vi povas tro nin ĉiu sabato kaj dimanĉo je la 20.30 UTC sur la frekvenco 14.266 Khz.

Pri DX-oj, mi ŝatas uzi la 10 metra bendo, ĉar tiel mi ne fiaskas la TVon hejme!!! hejhej...

De tempo-al-tempo mi faras kontaktojn per CW -morsa kodo- sed mi devas diri, ke miaj oreloj ne ŝatas multon tiu sistemo. Mi devos plibonigi mian aŭskultadon ĉar mi deziras iĝi XQ-licencito, kaj tie CW estas daŭre petata kiel testero...

ĝis! 73 kaj bonaj DXojn!!

ĉi tiu estas mia unua QSL-karto

QSL-karto

ESPERANTO.CL

INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo &  esperantismo | amikoj| ligoj

31.05.2003