free web hosting | website hosting | Business WebSite Hosting | Free Website Submission | shopping cart | php hosting
BIOGRAFIO

Mi naskiĝis la 20an de septembro 1963, en Santiago de Ĉilio, la ĉefurbo de Ĉilio, Sudameriko. Mi estas la sola filo de la geedzoj Héctor kaj Nena.

Miajn studojn mi faris ĉe Instituto San Martín de Curicó , kiuj apartenas al la religia kongragacio nomata La Malgrandaj Fratoj de Lernejoj, kreita de Marcel Champagnat en Francio dum la  19a jarcento.

Dum miaj studoj miaj plej ŝatataj fakoj estis lingvoj, sociaj sciencioj kaj studentaj aktivecoj. Mi estis tre bona lernanto en la franca, kaj angla lingvoj, en sciencoj, ekonomio kaj aliaj ne sciencias fakoj. Mi ankaŭ kunlaboris en bulteno kiu apartenis al nia kurso, sed kiu baldaŭ iĝis eĉ por la tuta lernejo.

Kiam mi estis 8 jarulo mi eniris en la Skoltan Movadon, ĉe la Lupida Svarmo Estrella Polar, poste mi estis en la Trupo Cruz del Sur, kaj kiam mi estis 15 jaroj, mi partoprenis en la Rovera Bando Antares. Kiel membro de la skolta movado mi sukcesis igi sesestron, poste patrolestron kaj ankaŭ roveran kunordiganton. Sed kiam mi estis ĵus 18 jaroj mi devis plenumi la postenon kiel Roverestro pro malsano de tiu estro. Mi ankaŭ partoprenis kiel help-lupidestro, sed plejparton de mia estrula vivo, mi estras kiel Roverestro, pro tio ke kiam oni estas adoleskanto oni bezonas iun, al kiu paroli kaj kiu povas kompreni junajn mistrafojn ktp. Do, mi havis bonan sukceson kun gejunuloj tiuflanke

Kiel skoltestro mi havas nun Gilwell-insignon en kompreneble rovera branĉo, kaj estis Roverestro en tri grupoj, en sinsekvaj jaroj( Grupo Scout Cruz del Sur (1980-1986) kaj Grupo Scout La Concepción (1989-1995), kaj ĝis  oktobron 1996 mi estris la Grupon San Francisco. Kiel membro en la Geskolta Asocio de Ĉilio, mi estis Distrikta Komisaro dum du periodoj(1989-1995), estis Regionestro de Regiono El Maule, (1996-1999) kaj Distrikta Trejniĝa Kunordiganto. Nun mi estas Grupestro de la grupo Cruz del Sur.

Profesie mi estas advokato, studis ĉe la Pontifika Katolika Universitato de Ĉilio, kaj plej ŝatis al mi Internacia Privata kaj Publika Juro, Labora Juro kaj aliaj kiel latino. Mia tezo temis pri "La Lingva Problemo en Internacial Rilatoj" kaj estis aprovita "cum laude". Finfine mi sukcesis diplomiĝi kiel Licenciato en Juro la 20an de septembro 1990an, kaj ricevis mian diplomon kiel advokato de la Supera Kortumo pri Justico la 1an de Oktobro samjare. De tiam mi laboras, kaj havas propran oficejon, sed samtempe instruas juron ĉe teknikaj Institutoj Massachusets, AIEP  kaj nun en la Universitato Los Lagos, ĉiuj kun sidejo en Curicó. Dum la diktatorecaj jaroj en Ĉilio, mi ekinteresiĝis pri Homaj Rajtoj, precipe pri diskriminacio.

Mi ankaŭ interesiĝas pri radioamatorismo. Mi ekhavis mian licencon CE 4 JLK en 1981, kaj de tiam mi dediĉas multajn horojn klopodante trafi novajn landojn kaj teritorioj por finfine sukcesi diplomojn radioamatorajn. Mi multe amas DX-ajn kontaktojn. Mi estas ano de Radio Club José Lena de Curicó, kie mi estis Prizorganto de Junularaj Aferoj, QSL-manaĝero, Sekretario, kasisto kaj poste Prezidanto, kompreneble en malsamaj jaroj.

Ĵurnalismo esta plia intereso mia. Mi skribis artikoloj en la loka ĵurnalo La Prensa pri miaj hobioj (radioamatoismo, skoltismo kaj esperanto). Tiu ĉi intereso kreskis kiam mi estis kunlaboranto de la lerneja bulteno kaj preskaŭ estis mia profesio. Sed mi skribis pluraj artikolojn en la bulteno de la Jura Lernejo kaj poste estis la redaktoro de la oficiala bulteno de la Skolta Esperanto-Ligo, kiu nomiĝas La Skolta Mondo.

ESPERANTO estis la ilo kiu kunigis preskaŭ ĉiujn miajn interesojn. Mi lernis Esperanton en 1977 kiam mi estis klopodante skolta lerteca insigno, kaj baldaŭ mi igis fanatikan esperantiston..

Jen kelkaj fotografiaĵoj (mi aldonos aliajn poste...) :
Este soy yo
Jen mi! 
Membroj de la Distrikta Rovera Bando el Kuriko' , dum la  Rover Moot'92, (Polincay), kaj mi meze.
moot.jpg

 

 

ESPERANTO.CL

INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo &  esperantismo | amikoj| ligoj |

E-mail


  

31.05.2003