free web hosting | free website | Business Hosting Services | Free Website Submission | shopping cart | php hosting

 

Ĉi tiuj estas geamikojn, kiuj mi sukcesis fari ĉu dank'al Esperanto, ĉu per la angla lingvo. Estas nun novaj amikojn pro la afero reta kaj mia konstanta laboro ĉe la skolta movado kaj MSN, ICQ aŭ Paltalk.

Mi bedaŭras, ke mi ne havas fotografiaĵojn el ĉiuj ili, kaj kelkaj estas tre malnovaj, sed sufiĉas...ĉu ne?

Al ĉiuj vi - karaj geamikoj- mi tre dankas vian paciencon...!!! :-)

 

Ŝi estas Elke Wolter, kaj estis la unua leteramikino, kiun mi havis estante gimnaziano. Nia amikeco daŭras jam preskaŭ 20 jarojn!!! Ĉi tie, ŝi posas en sia dormejo dum sia voĝajo al Bharato

 Elke kaj ŝia familio,en urbo Seefeld, proksime de Munkeno en suda Germanio.

Jiri Proskovec

Jiri

Jiri Proskovec, estas ĉeĥo sed antaŭ kelkaj jaroj petis azilon en Germanio. Li fuĝis el eksa Ĉeĥoslovakio kiam la komunisma reĝimo ankoraŭ ekzistis en tiu lando. Nia amikeco daŭras jam 17 jarojn, kaj li jam vizitis min dufoje  Jiri estas  esperantisto, profesie kemiisto, sed li laboras nuntempe en la Muzeo ĉe  Dortmunt, Germanio kaj prizorgas la arkivojn pri la laborista esperanta movado tie.

Maciej Wnuk

Wouter Kusters

Maciej Wnuk, el Varsovio, Pollando. Li estas esperantisto, kaj ni korespondas jam de 15 jaroj, kaj nun ni eĉ babilas rete. Post la alveno de demokratio al sia lando, li eĉ iĝis urbestra konsilanto. Nuntempe estas libro-entreprenisto kaj daŭre favoras per tiu fako al Esperanto. Profesie estas Astronomo.

Marcos Quiroga, loĝis en Curicó; li nun estas en Concepción studante en la Universitato.Li estis studento kie mi instruis juron en Curicó. Ni estas per e-poŝtaj amikoj jam dum 2 jaroj.

[1] [ 2 ] [ 3 ] [ 4 ]

2003-05-31