free web hosting | free website | Business Web Hosting | Free Website Submission | shopping cart | php hosting

INDEX  | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo &  esperantismo | amikoj | ligoj |

 

Mi faris miajn studojn ĉe la Fakultato pri Juraj kaj Sociaj Sciencoj de la Pontifika Katolika Universitato ĉe Santiago de Ĉilio. Mi finis miajn studojn en 1987, kaj ricevis mian titolon kiel Licencito pri Juro en 1990. 

La titolo kiel Advokato donis al mi la Supera Kortumo pri Justico de Ĉilio en 1990. 

Ekde tiam mi dediĉas al la libera ekzercado de mia profesio en mia propra oficejo; kaj krome mi faras klasojn ĉe Teknikaj Superaj Institutoj nomataj Instituto de Massachussets, ( klasoj pri Komerca Juro, Labora Juro, Kriminala Juro, Enkonduko al Jura Scienco) , ankaŭ ĉe la Instituto AIEP, en la Universitato Los Lagos en la urbo kie mi loĝas Curicó(pron. Kuriko')

En la urbo ankoraŭ oni ne praktikas specialiĝon ĉe la advokatoj kiel okazas en grandaj urboj, por tio oni devas sperti en preskaŭ ĉiuj branĉoj. Se vi ne faras tion, vi ne sukcesos havigi al vi klientojn, do...  Sed, ĉefe mia oficejo dediĉas sin plej parte al jenaj materioj:

     
     
    Naciaj kaj internaciaj adoptiĝoj de infanoj 
    Komercaj aferoj
    Luadoj kaj administrado 
    Civilaj proceduroj 
    Laboraj proceduroj 
    Familiaj proceduroj kaj endoma perforto 
    Trafikaj kaj akcidentaj proceduroj pro damaĝoj en Aŭtomobilaj Akcidentoj kaj Defendado de Konsumantoj
    Kriminalaj Proceduroj 

    Se Vi deziras ekkoni pli pri la Ĉilia Juro, havigi al si juran konsilanton en Ĉilio, ne hezitu kontakti nin, kaj vi estos adekvate kaj ĝustatempe servota.

    English Spoken / Man spricht Deutsch / On parle français/ Se fala português / Si parla italiano / Oni parolas Esperanton 

    Estudio Jurídico Héctor Campos Grez

    Villota 368, Curicó, Chile
    Poŝtkesto 231, CL- 3340000 Curicó, Chile
    Fono - fax :+56 (75) 315377
    e-mail : strigo@eudoramail.com
    strigo@terra.cl

    http: www.geocities.com/Yosemite/7266/index.html

INDEX  | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo &  esperantismo